Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj



NI, LA POPOLOJ DE LA UNUIĜINTAJ NACIOJ - FIRME DECIDITAJ, gardi generaciojn kontraŭ la plago de milito, kiu dufoje dum nia vivotempo alportis nedireblan suferon al la homaro, denove konfirmi nian kredon je la fundamentaj rajtoj de la homo, je digno kaj valoro de la homa persono, je la samrajteco de viro kaj virino kiel de ĉiuj nacioj, ĉu grandaj aŭ malgrandaj, krei kondiĉojn, sub kiuj justeco kaj la respekto al la devoj el traktatoj kaj aliaj fontoj de la popoljuro povas esti certigataj, antaŭenigi la socian progreson kaj pli bonan vivnivelon en pli granda libereco,
KAJ POR TIUJ CELOJ praktiki toleremon kaj vivi kiel bonaj najbaroj kune en paco, unuigi niajn fortojn por gardi la mondan pacon kaj la internacian sekurecon, adopti principojn kaj enkonduki metodojn kiuj garantiu, ke armforto estu aplikata jam nur en la komuna intereso kaj uzi internaciajn instituciojn por antaŭenigi la ekonomian kaj socian progreson de ĉiuj popoloj
DECIDIS KUNLABORI EN NIA KLOPODADO POR ATINGO DE TIUJ CELOJ. Laŭ tio niaj registaroj, per siaj en la urbo San-Francisko kuniĝintaj reprezentantoj, kies plenpotencoj estis prezentitaj kaj konsiderataj esti en bona kaj ĝusta formo, akceptis tiun ĉi Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj kaj per tio starigas internacian organizaĵon, kiu havu la nomon „Unuiĝintaj Nacioj”.

Ĉapitro I ‒ Celoj kaj principoj

Artikolo 1
La Unuiĝintaj Nacioj metas al si jenajn celojn:
1. gardi la mondpacon kaj la internacian sekurecon kaj tiucele fari efikajn kolektivajn disponojn por malhelpi kaj forigi minacojn al la paco, subpremi atakajn agojn kaj aliajn pacrompojn kaj realigi, per pacaj rimedoj konforme al la principoj de la justeco kaj de la internacia juro, la alĝustigon aŭ solvon de internaciaj malkonsentoj aŭ de situacioj kiuj povus konduki al pacorompo.
2. disvolvi inter la nacioj amikajn rilatojn bazitajn sur la respekto de la principo de egaleco de la rajtoj de la popoloj kaj de ilia rajto disponi pri si mem, kaj fari ĉiajn aliajn disponojn taŭgajn por solidigi la pacon de la mondo;
3. realigi la internacian kunlaboradon solvante la internaciajn problemojn de ekonomia, socia, intelekta aŭ homhelpa karaktero, disvolvante kaj subtenante la respekton al la homrajtoj kaj al la fundamentaj liberecoj por ĉiuj, sen distingo de raso, de sekso, de lingvo aŭ de religio.
4. esti centro en kiu harmoniiĝas la klopodoj de la nacioj por tiuj komunaj celoj.

Artikolo 2
La Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj membroj, en sia klopodado por la celoj eldiritaj en la Artikolo 1, devas agi konforme al la sekvaj principoj:
1. La Unuiĝintaj Nacioj estas bazitaj sur la principo de suverena egaleco de ĉiuj siaj membroj. 2. La membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, por certigi al ĉiuj la ĝuadon de la rajtoj kaj avantaĝoj devenantaj el ilia membreco, devas plenumi bonfide la devojn kiujn ili alprenis laŭ la teksto de tiu ĉi Ĉarto.
3. La membroj solvas siajn internaciajn disputojn per pacaj rimedoj, tiel ke la paco kaj la internacia sekureco kaj la justeco ne estu endanĝerigata.
4. La membroj detenas sin, en siaj internaciaj rilatoj, je minaco aŭ uzo de forto, ĉu kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de ia ajn ŝtato, ĉu en ia
alia maniero malkongrua kun la celoj de la Unuiĝintaj Nacioj.
5. Ĉiuj membroj donas al la Unuiĝintaj Nacioj ĉian helpon en ĉia ago entreprenita de tiuj konforme al la dispozicioj de tiu ĉi Ĉarto kaj detenas sin helpi ŝtaton kontraŭ kiu la Unuiĝintaj Nacioj faras antaŭmalhelpan aŭ perfortan agon.
6. La Unuiĝintaj Nacioj faras tiel ke la ŝtatoj kiuj ne estas membroj de la Unuiĝintaj Nacioj agu konforme al tiuj ĉi principoj kiom necese por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
7. Nenia dispozicio de tiu ĉi Ĉarto permesas la Unuiĝintajn Naciojn interveni en aferojn kiuj koncernas esence la nacian kompetenton de ŝtato nek devigas la membrojn submeti tiajn aferojn al proceduro de regulado laŭ la teksto de tiu ĉi Ĉarto; tamen, tiu principo neniel malhelpas la aplikadon de pundisponoj laŭ la ĉapitro VII.

Ĉapitro II ‒ Membreco

Artikolo 3
La originaj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj estas la ŝtatoj kiuj, partopreninte en la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Organizaĵo en San-Francisko aŭ subskribinte antaŭe la Deklaron de la Unuiĝintaj Nacioj de la 1-a de januaro 1942, subskribas tiun ĉi Ĉarton kaj ratifas ĝin konforme al la Artikolo 110.

Artikolo 4
1. Povas fariĝi membroj de la Unuiĝintaj Nacioj ĉiuj aliaj pacaj ŝtatoj kiuj akceptas la devojn de tiu ĉi Ĉarto kaj, laŭ la juĝo de la Unuiĝintaj Nacioj, estas kapablaj kaj emaj fari tion.
2. La akcepto kiel membro de la Unuiĝintaj Nacioj de ĉiu ŝtato plenumanta tiujn kondiĉojn fariĝas per decido de la Ĝenerala Asembleo laŭ rekomendo de la Konsilantaro pri Sekureco.

Artikolo 5
Al membro de la Unuiĝintaj Nacioj, kontraŭ kiu antaŭmalhelpa aŭ perforta ago estas entreprenita fare de la Konsilantaro pri Sekureco, suspendeblas fare de la Ĝenerala Asembleo, laŭ rekomendo de la Konsilantaro pri Sekureco, la uzado de ĝiaj rajtoj kaj privilegioj devenaj de ĝia membreco. La uzado de tiuj rajtoj kaj privilegioj restarigeblas per la Konsilantaro pri Sekureco.

Artikolo 6
Se membro rompas persiste la principojn eldiritajn en tiu ĉi Ĉarto, ĝi povas esti ekskludita el la Unuiĝintaj Nacioj per la Ĝenerala Asembleo laŭ rekomendo de la Konsilantaro pri Sekureco.

Ĉapitro III ‒ Organoj

Artikolo 7
1. Kiel ĉefaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj estas starig
itaj: Ĝenerala Asembleo, Konsilantaro pri Sekureco, Ekonomia kaj Socia Konsilantaro, Kuratora Konsilantaro, Internacia Tribunalo kaj Sekretariejo.
2. Kromaj organoj, laŭ neceso, starigeblas konforme al tiu ĉi Ĉarto.

Artikolo 8
La Unuiĝintaj Nacioj neniel restriktas la aliron de viroj kaj de virinoj, en egalaj kondiĉoj, al ĉiuj funkcioj, en siaj ĉefaj kaj kromaj organoj.

Ĉapitro IV ‒ Ĝenerala Asembleo
Konsisto

Artikolo 9
1. La Ĝenerala Asembleo konsistas el ĉiuj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.
2. Ĉiu membro havas maksimume kvin reprezentantojn en la Ĝenerala Asembleo.
Funkcioj kaj povoj
Artikolo 10 La Ĝenerala Asembleo povas diskuti pri ĉiuj demandoj aŭ aferoj en la kadro de tiu ĉi Ĉarto aŭ koncernantaj la povojn kaj funkciojn de iu ajn de la organoj starigitaj laŭ tiu ĉi Ĉarto, kaj, kun rezervo pri la dispozicioj de la Artikolo 12, formuli pri tiuj demandoj aŭ aferoj rekomendojn por la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, por la Konsilantaro pri Sekureco aŭ por la membroj kaj la Konsilantaro pri Sekureco.

Artikolo 11
1. La Ĝenerala Asembleo povas pritrakti la ĝeneralajn principojn de kunlaborado por konservo de la internaciaj paco kaj sekureco, inkluzive de la principoj pri malarmado kaj regulado pri armiloj kaj fari, laŭ tiuj principoj, rekomendojn ĉu al la membroj ĉu al la Konsilantaro pri Sekureco, ĉu al la membroj kaj al la Konsilantaro pri Sekureco.
2. La Ĝenerala Asembleo povas diskuti pri ĉiaj demandoj koncernantaj la konservadon de la internaciaj paco kaj sekureco submetitaj al ĝi de ia ajn membro de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ de la Konsilantaro pri Sekureco aŭ de ŝtato kiu ne estas membro de la Unuiĝintaj Nacioj konforme al la dispozicioj de la paragrafo 2 de la Artikolo 35 kaj, sub rezervo de la Artikolo 12, fari pri ĉiuj tiaj demandoj rekomendojn ĉu al la ŝtato aŭ ŝtatoj interesitaj, ĉu al la Konsilantaro pri Sekureco, ĉu al la ŝtatoj kaj al la Konsilantaro pri Sekureco. Ĉia tia demando kiu alvokas agon estas sendota al la Konsilantaro pri Sekureco fare de la Ĝenerala Asembleo, antaŭ aŭ post diskutado.
3. La Ĝenerala Asembleo povas atentigi la Konsilantaron pri Sekureco pri la situacioj kiuj ŝajnas endanĝerigi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
4. La povoj de la Ĝenerala Asembleo nomitaj en tiu ĉi Artikolo ne limigas la ĝeneralan atingopovon de la artikolo 10.

Artikolo 12
1. Dum la Konsilantaro pri Sekureco plenumas, koncerne disputon aŭ ian ajn situacion, la funkciojn kiuj estas al ĝi atribuitaj de tiu ĉi Ĉarto, la Ĝenerala Asembleo ne rajtas fari ian ajn rekomendon pri la disputo aŭ tiu situacio, almenaŭ se la Konsilantaro pri Sekureco ne petas ĝin de ĝi.
2. La Ĝenerala Sekretario, kun la konsento de la Konsilantaro pri Sekureco, sciigas al la Ĝenerala Asembleo, dum ĉiu sesio, la aferojn pri la konservado de la internaciaj paco kaj sekureco pri kiuj okupiĝas la Konsilantaro pri Sekureco; li ankaŭ informas la Ĝeneralan Asembleon aŭ, se tiu ne kunsidas, la membrojn, ekde kiam la Konsilantaro pri Sekureco ĉesas okupiĝi pri tiuj aferoj.

Artikolo 13
1. La Ĝenerala Asembleo iniciatas studaĵojn kaj faras rekomendojn por: a. disvolvi la internacian kunlaboradon en la politika kampo kaj subteni la iom-post-ioman disvolvadon de la internacia juro kaj de ĝia kodigado; b. disvolvi la internacian kunlaboradon en la kampoj ekonomia, socia, de intelekta kulturo kaj de edukado, de publika sano kaj faciligi por ĉiuj, sen distingo de raso, de sekso, de lingvo aŭ de religio, la ĝuadon de la homrajtoj kaj de la fundamentaj liberecoj.
2. La aliaj respondecoj, funkcioj kaj povoj de la Ĝenerala Asembleo, koncernantaj la demandojn menciitajn en la ĉi-supra paragrafo 1, b, estas eldiritaj en la Ĉapitroj IX kaj X.

Artikolo 14
Sub rezervo de la dispozicioj de la Artikolo 12, la Ĝenerala Asembleo povas rekomendi disponojn taŭgajn por certigi la pacan reguladon de ĉia situacio, kia ajn estas ĝia kaŭzo, kiu ŝajnas al ĝi endanĝerigi la ĝeneralan bonon aŭ la amikajn  rilatojn  inter  nacioj, inkluzive de situacioj estiĝintaj pro rompo de la dispozicioj de tiu ĉi Ĉarto en kiuj estas eldiritaj la celoj kaj la principoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 15
1. La Ĝenerala Asembleo akceptas kaj konsideras la jarraportojn kaj la specialajn raportojn de la Konsilantaro pri Sekureco; tiuj raportoj enhavas resumon de la disponoj kiujn la Konsilantaro pri Sekureco decidis aŭ realigis por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon. 2. La Ĝenerala Asembleo akceptas kaj konsideras la raportojn de la aliaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 16
La Ĝenerala Asembleo plenumas, koncerne la internacian kuratorec-reĝimon, la funkciojn kiuj estas al ĝi atribuitaj kaŭze de la Ĉapitroj XII kaj XIII; interalie, ĝi aprobas la kuratorec-traktatojn pri la zonoj ne signitaj kiel strategiaj zonoj.

Artikolo 17
1. La Ĝenerala Asembleo kontrolas kaj aprobas la buĝeton de la Unuiĝintaj Nacioj.
2. La elspezoj de la Unuiĝintaj Nacioj estas portataj de la membroj laŭ la dispartigo fiksita de la Ĝenerala Asembleo.
 3. La Ĝenerala Asembleo kontrolas kaj aprobas ĉiujn financajn kaj buĝetajn aranĝojn faritajn kun la specialaj institucioj celataj en la Artikolo 57 kaj kontrolas la mastrumajn buĝetojn de tiuj institucioj kun la celo doni al ili rekomendojn.

Voĉdonado

Artikolo 18
1. Ĉiu  membro  de la  Ĝenerala  Asembleo  disponas  pri unu voĉo.
2. La decidoj de la Ĝenerala Asembleo pri la gravaj demandoj estas farataj per du triona plimulto de la ĉeestaj kaj voĉdonantaj membroj. Kiel gravaj demandoj estas konsiderataj: la rekomendoj pri la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco, la elekto de nekonstantaj membroj de la Konsilantaro pri Sekureco, la elekto de la membroj de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro, la elekto de la membroj de la Konsilantaro pri kuratoreco konforme al la paragrafo 1, c, de la Artikolo 86, la allaso de novaj membroj en la Unuiĝintaj Nacioj, la suspendo de rajtoj kaj privilegioj de membroj, la ekskludo de membroj, la demandoj pri funkciado de la kuratorec-reĝimo kaj la buĝetaj demandoj.
3. La decidoj pri aliaj demandoj, inkluzive la difino de novaj kategorioj de demandoj decidotaj per du triona plimulto, estas farataj per la plimulto de la ĉeestantaj kaj voĉdonantaj membroj.

Artikolo 19
Membro de la Unuiĝintaj Nacioj kun debeto de siaj kontribuaĵoj al la elspezoj de la Unuiĝintaj Nacioj ne povas partopreni en la voĉdonado de la Ĝenerala Asembleo, se la sumo de ĝiaj debetoj egalas aŭ superas la kontribuaĵon pagendan de ĝi por la du kompletaj pasintaj jaroj. La Ĝenerala Asembleo povas tamen permesi al tiu membro partopreni en la voĉdonado, se ĝi konstatas, ke la pagomanko okazis pro cirkonstancoj sendependaj de ĝia volo.

Proceduro
Artikolo 20
La Ĝenerala Asembleo faras unu regulan jaran sesion kaj, kiam la cirkonstancoj postulas tion, eksterordinarajn sesiojn. Tiuj estas kunvokataj de la Ĝenerala Sekretario laŭ peto de la Konsilantaro pri Sekureco aŭ de la plimulto de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 21 La Ĝenerala Asembleo starigas sian internan reguladon. Ĝi nomumas sian Prezidanton por ĉiu sesio.

Artikolo 22
La Ĝenerala Asembleo povas starigi kromajn organojn kiujn ĝi juĝas necesaj por la plenumado de siaj funkcioj.

Ĉapitro V ‒ Konsilantaro pri Sekureco
Konsisto

Artikolo 23
1. La Konsilantaro pri Sekureco konsistas el dek-kvin membroj de la Unuiĝintaj Nacioj. La Respubliko Ĉinio, Francio, la Unuiĝo de Sovetaj Socialismaj Respublikoj, la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britujo kaj NordIrlando kaj la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko estas konstantaj membroj de la Konsilantaro pri Sekureco. Dek kromaj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj estas elektataj nekonstantaj membroj de la Konsilantaro pri Sekureco, fare de la Ĝenerala Asembleo kiu speciale konsideras, unuavice, la kontribuadon de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj al la konservado de la internaciaj paco kaj sekureco kaj al la ceteraj celoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ankaŭ justan geografian distribuon.
2. La nekonstantaj membroj de la Konsilantaro pri Sekureco estas elektataj por periodo de du jaroj. Dum la unua elekto de la nekonstantaj membroj post kiam la nombro da membroj de la Konsilantaro pri Sekureco estos altigita de dek-unu al dek-kvin, du el la kvar kromaj membroj estos elektataj por periodo de unu jaro. La elirantaj membroj ne tuj reelekteblas.
3. Ĉiu membro de la Konsilantaro pri Sekureco havas unu reprezentanton en la Konsilantaro.

Funkcioj kaj povoj

Artikolo 24
1. Por certigi la rapidan kaj efikan agon de la Unuiĝintaj Nacioj, ĝiaj membroj donas al la Konsilantaro pri Sekureco la precipan respondecon por la konservado de la internaciaj paco kaj sekureco kaj agnoskas ke, plenumante siajn devojn kiujn trudas al ĝi tiu respondeco, la Konsilantaro pri Sekureco agas en ilia nomo.
2. En la plenumado de tiuj devoj, la Konsilantaro pri Sekureco agas konforme al la celoj kaj principoj de la Unuiĝintaj Nacioj. La specifaj povoj donitaj al la Konsilantaro pri Sekureco por ebligi al ĝi plenumi tiujn devojn estas difinitaj en la Ĉapitroj VI, VII, VIII kaj XII.
3. La Konsilantaro pri Sekureco submetas por kontrolado jarajn raportojn kaj, laŭokaze, specialajn raportojn al la Ĝenerala Asembleo.

Artikolo 25
La membroj de la Unuiĝintaj Nacioj interkonsentas akcepti kaj apliki la decidojn de la Konsilantaro pri Sekureco konforme al tiu ĉi Ĉarto.

Artikolo 26
Por subteni la starigon kaj konservadon de la internaciaj paco kaj sekureco kun la minimuma devojigo al armado de la homaj kaj ekonomiaj resursoj de la mondo, la Konsilantaro pri Sekureco estas taskita, helpe de la Komitato de ĉefstabo starigita per la Artikolo 47, ellabori planojn submetotajn al la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj por starigi sistemon de regulado de la armaĵoj.

Voĉdonado

Artikolo 27
1. Ĉiu membro de la Konsilantaro pri Sekureco disponas pri unu voĉo.
2. La decidoj de la Konsilantaro pri Sekureco pri proceduraj demandoj estas farataj per jesa voĉo de naŭ membroj.
3. La decidoj de la Konsilantaro pri Sekureco pri ĉiuj aliaj demandoj estas farataj per jesa voĉo de naŭ ĝiaj membroj en kiu estas entenataj la voĉoj de ĉiuj konstantaj membroj, ĉe kio, en la decidoj farataj laŭ la teksto de la Ĉapitro VI kaj de la paragrafo 3 de la Artikolo 52, konfliktpartioj detenas sin voĉdoni.

Proceduro

Artikolo 28
1. La Konsilantaro pri Sekureco estas organizita tiel ke ĝi povas plenumi siajn funkciojn permanente. Por tio, ĉiu membro de la Konsilantaro pri Sekureco devas havi ĉiumomente reprezentanton en la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj.
2. La Konsilantaro pri Sekureco faras regulajn kunvenojn, en kiu ĉiu ĝia membro povas, se li deziras, reprezentigi sin per membro de sia registaro aŭ per ia alia speciale nomumita reprezentanto.
3. La Konsilantaro pri Sekureco povas kunveni en ĉiuj lokoj aliaj ol la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj kiujn ĝi juĝas taŭgaj por faciligi ĝian taskon.

Artikolo 29
La Konsilantaro pri Sekureco povas krei la kromajn organojn kiujn ĝi juĝas necesaj por la plenumado de ĝiaj funkcioj.

Artikolo 30
La Konsilantaro pri Sekureco starigas sian internan regularon, en kiu ĝi fiksas la manieron nomumi sian Prezidanton.

Artikolo 31 Ĉiu Membro de la Unuiĝintaj Nacioj kiu ne estas membro de la Konsilantaro pri Sekureco povas partopreni, sen voĉdonrajto, en la diskuto de ĉia demando submetita al la Konsilantaro pri Sekureco, ĉiam kiam ĝi opinias ke la interesoj de tiu Membro estas aparte tuŝataj.
Artikolo 32
Ĉiu Membro de la Unuiĝintaj Nacioj kiu ne estas membro de la Konsilantaro pri Sekureco aŭ ĉiu ŝtato kiu ne estas Membro de la Unuiĝintaj Nacioj, se ĝi estas partio de disputo ekzamenata de la Konsilantaro pri Sekureco, estas invitata partopreni, sen voĉdonrajto, en la diskutoj pri tiu disputo. La Konsilantaro pri Sekureco determinas la kondiĉojn kiujn ĝi opinias justaj por la partopreno de ŝtato kiu ne estas Membro de la Unuiĝintaj Nacioj.

Ĉapitro VI ‒ Paca regulado de disputoj

Artikolo 33
1. La partioj de ĉia disputo, kies daŭrigo povas minaci la konservadon de la internaciaj paco kaj sekureco, klopodas unue por atingi solvon per intertraktado, esplorado, perado, kompromiso, arbitraciado, tribunala decido, uzado de regionaj institucioj aŭ interkonsentoj aŭ per aliaj pacaj rimedoj de propra elekto.
2. La Konsilantaro pri Sekureco instigas la partiojn, se ĝi opinias tion necesa, solvi siajn disputojn per tiaj rimedoj.

Artikolo 34
La Konsilantaro pri Sekureco povas esplori ĉian disputon kaj ĉian situacion, kiu povus konduki al internaciaj frotiĝoj aŭ kaŭzi disputon, por konstati ĉu la daŭro de la disputo aŭ de la situacio povas endanĝerigi la konservadon de la internaciaj paco kaj sekureco.

Artikolo 35
1. Ĉiu Membro de la Unuiĝintaj Nacioj povas atentigi la Konsilantaron pri Sekureco aŭ la Ĝeneralan Asembleon pri ĉia disputo kaj pri ĉia situacio de la speco karakterizita en Artikolo 34.
2. Ŝtato ne Membro de la Unuiĝintaj Nacioj povas atentigi la Konsilantaron pri Sekureco aŭ la Ĝeneralan Asembleon pri ĉia disputo en kiu ĝi estas partio, se ĝi anticipe koncerne tiun disputon adoptas la devojn je paca solvo fiksitaj en tiu ĉi Ĉarto.
3. La proceduro de la Ĝenerala Asembleo en aferoj pri kiuj ĝi estas atentigita laŭ tiu ĉi artikolo, okazas laŭ la artikoloj 11 kaj 12.

Artikolo 36
1. La Konsilantaro pri Sekureco povas en ĉiu stadio de disputo laŭ la senco de la Artikolo 33 aŭ en samspeca situacio rekomendi taŭgajn procedurojn aŭ metodojn por ĝia solvo.
 2. La Konsilantaro pri Sekureco devas konsideri ĉiujn procedurojn, kiujn la partioj jam akceptis por solvi la disputon.
3. Ĉe siaj rekomendoj kaŭze de tiu ĉi artikolo la Konsilantaro pri Sekureco devas krome konsideri, ke juraj disputoj estas ĝenerale submetotaj de la partioj al la Internacia Kortumo laŭ ties statuto.

Artikolo 37
1. Se la partioj de disputo de la speco nomita en la artikolo 33 ne sukcesas solvi ĝin per la tie indikitaj rimedoj, ili submetas tiun disputon al la Konsilantaro pri Sekureco.
2. Se laŭ konsidero de la Konsilantaro pri Sekureco la pludaŭro de la disputo povas fakte endanĝerigi la konservadon de la monda paco aŭ de la internacia sekureco, ĝi decidas, ĉu ĝi ekagu laŭ artikolo 36 aŭ doni la rekomendojn laŭ ĝia pritakso taŭgajn por solvi la disputon.

Artikolo 38
Sendepende de la Artikoloj 33 ĝis 37 la Konsilantaro pri Sekureco povas, se ĉiuj partioj de disputo petas tion, direkti al la partioj de disputo rekomendojn por ties paca solvo.

Ĉapitro VII ‒ Disponoj ĉe minaco al la paco aŭ ties rompo kaj ĉe agresaj agoj

Artikolo 39
La Konsilantaro pri Sekureco konstatas, ĉu temas pri minaco aŭ rompo de la paco aŭ pri agresa ago; ĝi donas rekomendojn aŭ decidas, kiaj disponoj laŭ la artikoloj 41 kaj 42 estas farendaj por konservi aŭ restarigi la mondan pacon kaj la internacian sekurecon.

Artikolo 40
Por antaŭmalhelpi pliakriĝon de la situacio, la Konsilantaro pri Sekureco povas, antaŭ ol doni rekomendon laŭ artikolo 39 aŭ decidi disponojn, postuli de la koncernaj partioj sekvi la provizorajn disponojn kiujn ĝi opinias necesaj aŭ dezirindaj. Tiuj provizoraj disponoj ne tuŝas la rajtojn, pretendojn kaj la pozicion de la koncernataj partioj. Se la provizoraj disponoj ne estas obeataj, la Konsilantaro pri Sekureco taŭge konsideras tiun neplenumon.

Artikolo 41
La Konsilantaro pri Sekureco povas decidi, kiuj disponoj - kun la escepto de armita forto - estas farendaj por doni efektivecon al ĝiaj decidoj; ĝi povas postuli de la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj plenumi tiujn disponojn. Tiuj povas inkludi la kompletan aŭ partan interrompon de la ekonomiaj rilatoj, de la fervojaj, maraj, aeraj, poŝtaj, telegrafiaj kaj radiaj komunikoj kaj de ceteraj trafikeblecoj kaj la ĉesigon de la diplomatiaj rilatoj.

Artikolo 42 Se la Konsilantaro pri Sekureco opinias, ke la disponoj laŭ la artikolo 41 estus nesufiĉaj aŭ montriĝus nesufiĉaj, ĝi povas per aeraj, maraj aŭ teraj militfortoj realigi la disponojn necesajn por konservado aŭ restarigo de la monda paco kaj de la internacia sekureco. Tiuj disponoj povas inkludi demonstradojn, blokadojn kaj ceterajn operaciojn de la aeraj, maraj aŭ teraj militfortoj de Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 43
1. Ĉiuj Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj devontigas sin kontribui al la konservado de la mondpaco kaj de la internacia sekureco per tio ke ili, laŭ unu aŭ pluraj specialaj interkonsentoj, disponigas al la Konsilantaro pri Sekureco laŭ ties peto militfortojn, donas helpon kaj facilaĵojn inkluzive de la rajto je tramarŝado, en la mezuro en kiu tio necesas por konservado de la monda paco kaj de la internacia sekureco.
2. Tiuj interkonsentoj devas enteni la nombron kaj specon de la militfortoj, ilian preteco-gradon, ilian ĝeneralan lokiĝon kaj la specon de la facilaĵoj kaj de la helpo.
3. La interkonsentoj estas ellaborotaj laŭ instigo de la Sekurec-Konsilantaro kiom eble plej baldaŭ per intertraktado. Ili estas farotaj inter la SekurecKonsilantaro unuflanke kaj la unuopaj Membroj aŭ Membrogrupoj aliflanke kaj ratifotaj de la subskribintaj ŝtatoj laŭ ties konstitucia juro.

Artikolo 44
Se la Konsilantaro pri Sekureco decidis la uzon de la forto, ĝi invitas Membron ne reprezentatan en ĝi, antaŭ ol postuli de ĝi la liveradon de militfortoj laŭ la transprenitaj devontigoj laŭ la artikolo 43, laŭ ties peto, partopreni en ĝiaj decidoj pri la uzo de kontingentoj de la militfortoj de tiu Membro.

Artikolo 45
Por  kapabligi  la  Unuiĝintajn  Naciojn  plenumi  urĝajn militajn disponojn, la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj tenas kontingentojn de siaj aerarmeo pretaj por tuja uzo ĉe komunaj internaciaj truddisponoj. Amplekson kaj batalpretecon de tiuj kontingentoj kaj la planoj por la komunaj disponoj estas decidataj de la SekurecKonsilantaro kun subteno de la Ĉefstab-Komisiono en la kadro de la specialaj interkonsentoj menciataj en la artikolo 43.

Artikolo 46
La planoj por uzo de armita forto estas starigataj de la Sekurec-Konsilantaro kun subteno de la ĉefstab-komisiono.

Artikolo 47
1. Estas starigata Komisiono de la Ĉefstabo por konsili kaj subteni la Sekurec-Konsilantaron en ĉiuj demandoj kiuj koncernas ties militajn bezonojn por konservado de la mondpaco kaj de la internacia sekureco, la uzon kaj gvidadon de la militfortoj disponigataj al la Sekurec-Konsilantaro, la reguladon pri armado kaj eventualan malarmadon.
2. La Ĉefstab-Komisiono konsistas el la ĉefstab-estroj de la konstantaj membroj de la Sekurec-Konsilantaro aŭ de ties reprezentantoj. Membro de la Unuiĝintaj Nacioj ne konstante reprezentata en la Komisiono estas invitata de la Komisiono asociiĝi al ĝi, se la kunlaborado de tiu Membro necesas por efika realigo de la taskoj de la Komisiono.
3. La Ĉefstab-Komisiono respondecas, sub la aŭtoritato de la Sekurec-Konsilantaro, pri la strategia gvidado de ĉiuj militfortoj disponigitaj al la Sekurec-Konsilantaro. La demandoj koncerne la gvidadon de tiuj militfortoj estas reguligotaj pli poste.
4. La Ĉefstab-Komisiono povas, kun permeso de la Sekurec-Konsilantaro post konsultado, starigi per taŭgaj regionaj institucioj regionajn subkomisionojn.

Artikolo 48
1. La disponoj, necesaj por la plenumado de la decidoj de la Sekurec-Konsilantaro  por  konservado  de  la  mondpaco kaj de la internacia sekureco, estas farataj laŭ la opinio de la Sekurec-Konsilantaro de ĉiuj aŭ de kelkaj Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.
2. Tiuj decidoj estas rekte plenumataj de la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj per disponoj en la konvenaj internaciaj institucioj, en kiuj ili membras.

Artikolo 49
Ĉe la plenumado de la disponoj deciditaj de la Konsilantaro pri Sekureco la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj donas al si reciproke helpon.

Artikolo 50
Se la Sekurec-Konsilantaro faras antaŭmalhelpajn aŭ trudajn disponojn kontraŭ ŝtato, ĉiu alia ŝtato, ĉu Membro de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ ne, al kiu la plenumado de tiuj disponoj kaŭzas apartajn ekonomiajn problemojn, povas konsulti la Sekurec-Konsilantaron por solvi tiujn problemojn.

Artikolo 51
Tiu ĉi Ĉarto neniel malpliigas la naturdonitan rajton je individua aŭ kolektiva memdefendo en kazo de armita atako kontraŭ Membro de la Unuiĝintaj Nacioj, ĝis kiam la Sekurec-Konsilantaro faris la necesajn disponojn por konservado de la mondpaco kaj de la internacia sekureco. Disponoj kiun faras Membro en praktikado de tiu memdefendo-rajto, estas tuj indikendaj al la Sekurec-Konsilantaro; ili neniel tuŝas ties rajton kaj devon laŭ tiu ĉi Ĉarto, ĉiumomente fari la disponojn kiujn ĝi konsideras necesaj por konservado aŭ restarigo de la mondpaco kaj de la internacia sekureco.

Ĉapitro VIII ‒ Regionaj interkonsentoj

Artikolo 52
1. Tiu ĉi Ĉarto ne ekskludas la ekziston de regionaj interkonsentoj aŭ institucioj por pritraktado de aferoj koncernantaj la konservadon de la mondpaco kaj de la internacia sekureco, ĉe kiuj disponoj de regiona speco estas konsilindaj; kondiĉo por tio estas, ke tiuj interkonsentoj aŭ institucioj kaj ilia agado estas kongruaj kun la celoj kaj principoj de la Unuiĝintaj Nacioj.
2. Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj faras tiajn interkonsentojn aŭ starigas tiajn instituciojn, per ĉiaj fortoj klopodos, per uzado de tiuj interkonsentoj aŭ institucioj, por pace solvi loke limigitajn disputojn, antaŭ ol taski la Sekurec-Konsilantaron pri tio.
3. La Sekurec-Konsilantaro subtenos la disvolvadon de la proceduro pace solvi loke limigitajn disputojn per uzado de tiuj regionaj interkonsentoj aŭ institucioj, ĉu laŭ instigo de la konfliktpartiaj ŝtatoj aŭ kaŭze de transigoj fare de ĝi mem.
4. La aplikado de la artikoloj 34 kaj 35 ne estas tuŝataj de tiu ĉi artikolo.

Artikolo 53
1. La Konsilantaro pri Sekureco laŭokaze uzas sub sia aŭtoritato tiujn regionajn interkonsentojn aŭ instituciojn por realigo de trud-disponoj. Sen permeso de la Sekurec-Konsilantaro trud-disponoj kaŭze de regionaj interkonsentoj aŭ flanke de regionaj institucioj ne rajtas esti realigataj; esceptataj estas disponoj kontraŭ malamika ŝtato en la senco de la alineo 2, se ili estas menciitaj en la artikolo 107 aŭ en regionaj interkonsentoj direktitaj kontraŭ la reaktivigo de la agrespolitiko de tia ŝtato; la escepto validas ĝis kiam, laŭ peto de la koncernataj registaroj, la Unuiĝintaj Nacioj estas taskita malhelpi novajn agresojn de tia ŝtato. 2. La esprimo „malamika ŝtato” en la alineo 1 signifas ĉiun ŝtaton kiu dum la Dua Mondmilito estis malamiko de subskribinto de tiu ĉi Ĉarto.

Artikolo 54
La Sekurec-Konsilantaro estas ĉiumomente komplete ĝisdate informenda pri la disponoj farataj aŭ planataj por konservado de la mondpaco kaj de la internacia sekureco surbaze de regionaj interkonsentoj aŭ flanke de regionaj institucioj.

Ĉapitro IX ‒ Internacia kunlaborado en ekonomia kaj socia kampo

Artikolo 55
Por alkonduki tian staton de stabileco kaj de prospero, kiu estas necesa por ke inter la nacioj regu pacaj kaj amikecaj rilatoj sur la bazo de respekto al la principo de la rajtegaleco kaj memdispono de la popoloj, la Unuiĝintaj Nacioj subtenas
a) la plibonigon de la vivnivelo, la plendungecon kaj la kondiĉojn por ekonomia kaj socia progreso kaj supreniro;
b) la solvon de internaciaj problemoj de ekonomia, socia, sana kaj simila speco kaj la internacian kunlaboradon sur la kampoj de kulturo kaj edukado;
c) la ĝeneralan respekton kaj realigon de la homrajtoj kaj fundamentaj  liberecoj  por  ĉiuj  sen  distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio.

Artikolo 56
Ĉiuj Membroŝtatoj devontigas sin kunlabori kune kaj ĉiu unuope kun la Unuiĝintaj Nacioj, por atingi la celojn difinitajn en la artikolo 55.

Artikolo 57
1. La diversaj specialaj organizoj starigitaj per interŝtataj interkonsentoj, kiuj devas plenumi, sur la kampoj de ekonomio, socia subteno, kulturo, edukado, sano kaj similaj kampoj ampleksajn internaciajn taskojn preskribitajn en iliaj respektivaj statutoj, estas laŭ la artikolo 63 rilatigotaj kun la Unuiĝintaj Nacioj.
2. Tiuj organizoj rilatigitaj kun la Unuiĝintaj Nacioj estas en la sekvo nomataj „specialaj organizoj”.

Artikolo 58
La Unuiĝintaj Nacioj donas rekomendojn por kunordigi la klopodojn kaj agadojn de tiuj specialaj organizoj.

Artikolo 59
La Unuiĝintaj Nacioj instigas laŭokaze inter la koncernaj ŝtatoj intertraktadojn por starigo de novaj specialaj organizoj, en la mezuro en kiuj ili estas necesaj por la atingo de la celoj nomataj en la artikolo 55.

Artikolo 60
Por la plenumado de la taskoj de la Unuiĝintaj Nacioj nomataj en tiu ĉi ĉapitro respondecas la Ĝenerala Asembleo kaj sub ties aŭtoritato la Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio; tiu posedas tiucele la rajtojn atribuitajn al ĝi en la ĉapitro X.

Ĉapitro X ‒ La Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio
Konsisto

Artikolo 61
1. La Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio konsistas el kvindek-kvar Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj elektitaj de la Ĝenerala Asembleo.
2. Kun rezervo de la alineo 3, ĉiujare dek-ok membroj de la Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio estas elektataj por tri jaroj. Eliranta membro tuj reelekteblas.
3. Ĉe la unua elekto, kiu okazas post altigo de la nombro da konsilianoj de dudek-sep al kvindek-kvar, estas aldone al tiuj membroj, kiuj estas elektataj anstataŭ la naŭ membroj kies oficoperiodo finiĝas kun la koncerna jaro, elektataj dudek-sep kromaj membroj de la Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio. La oficoperiodo de naŭ el tiuj dudek-sep kromaj membroj finiĝas post unu jaro, tiu de naŭ kromaj membroj post du jaroj; la ceteron reguligas la Ĝenerala Asembleo.
4. Ĉiu membro de la Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio havas en tiu unu reprezentanton.

Taskoj kaj rajtoj

Artikolo 62
1.  La  Konsilantaro  pri Ekonomio kaj Socio povas, pri internaciaj aferoj surkampe de ekonomio, socio, kulturo, edukado, sano kaj similaj kampoj realigi aŭ iniciati studaĵojn kaj fari aŭ iniciati raportojn; ĝi povas pri ĉiu tia afero fari rekomendojn al la Ĝenerala Asembleo, la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj al la koncernataj specialaj organizoj.
2. Ĝi povas fari rekomendojn por antaŭenigi la respekton kaj realigon de la homrajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj.
3. Ĝi povas, pri aferoj pri kiu ĝi kompetentas, ellabori interkonsentojn kaj prezenti ilin al la Ĝenerala Asembleo.
4. Ĝi povas, laŭ la reguloj fiksitaj de la Unuiĝintaj Nacioj, kunvoki internaciajn konferencojn pri aferoj pri kiuj ĝi kompetentas.

Artikolo 63
1. La Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio povas, kun ĉiu el la organizoj nomataj en la artikolo 57, fari interkonsentojn, en kiuj reguliĝas la rilatoj de la koncernaj organizoj kun la Unuiĝintaj Nacioj. Tiuj interkonsentoj bezonas la konsenton de la Ĝenerala Asembleo.
2. Ĝi povas kunordigi la agadon de la specialaj organizoj, per konsultadoj kun ili kaj per rekomendoj al ili, al la Ĝenerala Asembleo kaj al la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 64
1. La Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio povas fari taŭgajn paŝojn por ricevi regule raportojn de la specialaj organizoj. Ĝi povas interkonsenti kun la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj kun la specialaj organizoj por ricevi raportojn pri la disponoj, kiuj estas farataj por plenumi ĝiajn rekomendojn kaj la rekomendojn de la Ĝen
erala Asembleo pri aferoj de ĝia kompetento.
2. Ĝi povas sciigi al la Ĝenerala Asembleo rimarkojn pri tiuj raportoj.

Artikolo 65
La Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio povas doni informojn al la Sekurec-Konsilantaro kaj subteni ĝin laŭ ties peto.

Artikolo 66
1. La Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio plenumas ĉiujn taskojn por kiuj ĝi kompetentas en kunteksto kun la plenumado de rekomendoj de la Ĝenerala Asembleo.

2. Ĝi povas, kun permeso de la Ĝenerala Asembleo, liveri ĉiujn servojn pri kiuj ĝi estas petata de la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ de specialaj organizoj. 3. Ĝi plenumas ĉiujn ceterajn taskojn, pri kiuj ĝi estas taskitaj en tiu ĉi Ĉarto aŭ de la Ĝenerala Asembleo.

Voĉdonado

Artikolo 67
1. Ĉiu membro de la Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio havas unu voĉon. 2. Decidoj de la Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio bezonas la plimulton de la ĉeestantaj kaj voĉdonantaj membroj.

Proceduro

Artikolo 68
La Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio starigas komisionojn pri ekonomiaj kaj sociaj demandoj kaj por la antaŭenigo de la homrajtoj kaj por ĉiuj aliaj bezonoj por plenumi siajn taskojn.

Artikolo 69
Se la Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio pritraktas aferon kiu havas apartan gravecon por iu Membro de la Unuiĝintaj Nacioj, ĝi invitas tiun partopreni sen voĉdonrajto en ĝiaj diskutoj.

Artikolo 70
La Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio povas fari interkonsentojn por ke reprezentantoj de la specialaj organizoj partoprenu sen voĉdonrajto en ĝiaj diskutoj kaj en la diskutoj de la komisionoj starigitaj de ĝi kaj ke ĝiaj propraj reprezentantoj partoprenu en la diskutoj de tiuj specialaj organizoj.

Artikolo 71
La Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio povas fari interkonsentojn pri konsultado kun neŝtataj organizoj, kiuj okupiĝas pri aferoj de ĝia kompetento. Tiaj interkonsentoj fareblas kun internaciaj organizoj kaj, se oportune, post konsultado de la koncerna Membro de la Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ kun naciaj organizo.

Artikolo 72

1. La Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio donas al si regularon; en tiu ĝi reguligas ankaŭ la proceduron de elektado de sia prezidanto.
2. La Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio kunsidas laŭbezone laŭ sia regularo; en tiu estas ankaŭ regulenda la kunvokado de sesioj laŭ peto de la plimulto de ĝiaj membroj.

Ĉapitro XI ‒ Deklaro pri la suverenecaj regionoj sen memregado

Artikolo 73
Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj havas aŭ transprenas la respondecon pri la administrado de suverenecaj regionoj, kies popoloj ankoraŭ ne atingis la plenan memregadon, agnoskas la principon ke la interesoj de la loĝantoj de tiuj suverenecaj regionoj havas prioritaton; ili transprenas kiel sanktan komision la devon, en la kadro de la sistemo de monda paco kaj de la internacia sekureco starigita per tiu ĉi Ĉarto, antaŭenigi ĝisekstreme la bonfarton de tiuj loĝantoj; tiucele ili devontigas sin,
a) certigi la politikan, ekonomian, socian kaj edukan progreson, la justan traktadon kaj la protekton de tiuj popoloj kontraŭ misuzoj, kun la necesa respekto de ilia kulturo;
b) disvolvi la memregadon, sufiĉe konsideri la politikajn strebojn de tiuj popoloj kaj subteni ilin ĉe la progresanta disvolvado de iliaj liberaj politikaj institucioj, kaj tio laŭ la apartaj kondiĉoj de ĉiu suverenecaj regionoj, de ilia loĝantaro kaj de ties respektiva disvolvo-nivelo;
c) firmigi la mondan pacon kaj la internacian sekurecon;
ĉ) [en aliaj lingvoj: d] antaŭenigi disponojn por konstruado kaj disvolvado, subteni la esploradon kaj kunlabori kune kun ili kaj laŭokaze kun internaciaj fakorganizoj, por realigi la sociajn, ekonomiajn kaj sciencajn celojn deklaritajn en tiu ĉi artikolo;
d) [alilingve: e] transdoni al la Ĝenerala Sekretario, konsidere al la limigoj necesaj rilate al sekureco kaj konstitucio, por lia informado regule statistikajn kaj aliajn teĥnikajn informojn pri la ekonomia, socia kaj eduka sistemo en la suverenecaj regionoj ne koncernataj de la ĉapitroj XII kaj XIII, pri kiuj ili estas respondecaj.

Artikolo 74
La membroj de la Unuiĝintaj Nacioj krome interkonsentas en tio, ke la politiko kiun ili faras por la suverenecaj regionoj koncernataj de tiu ĉi ĉapitro, devas baziĝi ne malpli sur la ĝenerala principo de bona najbareco en sociaj, ekonomiaj kaj komercaj afero ol tiu politiko, kiun ili faras por sia propra lando; ĉe tio la interesoj kaj la bonfarto de la cetera mondo estas sufiĉe konsiderendaj.

 Ĉapitro XII ‒ La internacia kuratorecosistemo

Artikolo 75
La Unuiĝintaj Nacioj starigas sub sia aŭtoritato internacian sistemon de kuratoreco por la administrado kaj superrigardo de la suverenaj teritorioj, kiuj surbaze de postaj unuopaj interkonsentoj estas aligotaj al tiu ĉi sistemo. Tiuj suverenecaj teritorioj estas en la sekvo nomataj teritorioj sub kuratoreco.

Artikolo 76
En akordo kun la celoj de la Unuiĝintaj Nacioj nomataj en la artikolo 1 de tiu ĉi Ĉarto la kuratorecosistemo servas precipe al jenaj celoj:
a) firmigi la mondpacon kaj la internacian sekurecon;
b) antaŭenigi la politikan, ekonomian, socian kaj edukan progreson de la loĝantoj de la teritorioj sub kuratoreco tiel ke tio respondas al la apartaj kondiĉoj de ĉiu el tiuj suverenecaj teritorioj kaj de ties loĝantaro kaj al ties libere esprimitaj deziroj kaj kiel projektite en la tiurilataj kuratorecaj interkonsentoj;
c) stimuli la respekton al la homrajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, de sekso, de lingvo aŭ de religio kaj fortigi la konscion de reciproka dependeco de la popoloj de la mondo;
ĉ) [alilingve: d)] certigi la egalecan traktadon de ĉiuj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de iliaj ŝtatanoj en sociaj, ekonomiaj kaj komercaj aferoj kaj la egalecan traktadon de tiuj ŝtatanoj en la jura administro, tamen sen ĝeni la realigon de la antaŭe nomitaj celoj; la artikolo 80 restas netuŝita.

Artikolo 77
1. La kuratorecosistemo aplikiĝas al la suverenecaj teritorioj apartenantaj al la sekvaj grupoj, en la mezuro en kiu ili estas surbaze de kuratorecaj interkonsentoj aligitaj al tiu ĉi sistemo
a) aktuale ekzistantaj mandat-teritorioj;
b) suverenecaj teritorioj, kiuj sekve al la Dua Mondmilito estas detranĉataj de malamikaj ŝtatoj;
c) suverenecaj teritorioj, kiuj de la ŝtatoj respondecaj pri ilia administrado estas libervole aligitaj al la sistemo.
2. La determinado, kiuj suverenecaj teritorioj el la nomitaj grupoj estas aligotaj al la kuratorecosistemo kaj kiuj dispozicioj validas por ili, estas rezervita al posta interkonsento.
Artikolo 78 La kuratorecosistemo ne aplikiĝas al suverenecaj teritorioj, kiuj fariĝis membro de la Unuiĝintaj Nacioj; la rilatoj inter membroj baziĝas sur la respekto de la principo de la suverena egaleco.

Artikolo 79
Por ĉiu suvereneca teritorio aligota al la kuratorecosistemo la kuratorecaj disponoj inkluzive de ĉiuj iliaj ŝanĝoj kaj kompletigoj estas interkonsentotaj de la rekte koncernataj ŝtatoj, al kiuj apartenas ankaŭ, ĉe mandataj teritorioj de membro de la Unuiĝintaj Nacioj, la mandatpotenco, en formo de traktato; ili bezonas la permeson laŭ la artikoloj 83 kaj 85.

Artikolo 80
1.  En la mezuro en kiu en apartaj, surbaze de la artikoloj 77, 79 kaj 81 faritaj kuratorecaj traktatoj por aligo de la kuratora teritorio en la kuratorecosistemon ne estas disponita io alia kaj en la mezuro en kiu tiaj traktatoj ankoraŭ ne estas faritaj, tiu ĉapitro estas interpretenda ne tiel kvazaŭ ĝi ŝanĝus rekte aŭ nerekte la rajtojn de ŝtatoj aŭ popoloj aŭ validajn internaciajn interkonsentojn, kies subskribintoj estas membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.
2. El alineo 1 dedukteblas pravigo atendigi aŭ prokrasti intertraktadojn pri traktatoj pri la en la artikolo 77 menciita aligo de mandataj teritorioj kaj aliaj suverenecaj teritorioj en la kuratorecosistemon aŭ la subskribon de tiaj traktatoj.

Artikolo 81
Ĉiu kuratoreca traktato entenas disponojn, laŭ kiuj la kuratoreca teritorio estas administrenda, kaj nomas la administrantan suverenon. Tiu, en la sekvo nomata „administra potenco”, povas esti ŝtato aŭ ŝtataro aŭ la Unuiĝintaj Nacioj mem.

Artikolo 82
Ĉiu kuratoreca traktato povas nomi unu aŭ plurajn strategiajn zonojn, kiuj ampleksas la tutan kuratorecan teritorion, por kiu validas la traktato, aŭ parton de ĝi; apartaj traktatoj laŭ artikolo 43 restas netuŝataj.

Artikolo 83
1. Ĉiujn taskojn de la Unuiĝintaj Nacioj rilate strategiajn zonojn, inkluzive de la permeso de la kuratorecaj traktatoj kaj de iliaj ŝanĝoj kaj aldonoj, prizorgas la Konsilantaro pri Sekureco.
2. La ĉefaj celoj nomataj en la artikolo 76 validas ankaŭ por la loĝantaro de ĉiu strategia zono.
3. Kun konsidero de la kuratorecaj traktatoj la Konsilantaro pri Sekureco uzas, kun rezervo de la sekurecaj necesoj, la subtenon de la Kuratoreca Konsilantaro, por plenumi, en la kadro de la kuratorecosistemo, tiuj taskojn de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj koncernas politikajn, ekonomiajn, sociajn kaj edukajn aferojn en la strategiaj zonoj.

Artikolo 84
La administra potenco havas la devon zorgi pri tio ke la kuratoreca teritorio faru sian kontribuaĵon por la konservado de la mondpaco kaj de la internacia sekureco. Tiucele ĝi povas uzi libervolajn militfortojn, facilaĵojn kaj subtenon de la kuratoreca teritorio, por plenumi la devojn, kiuj ĝi transprenis tiurilate antaŭ la Konsilantaro pri Sekureco, kaj por certigi la lokan defendon kaj la konservadon de juro kaj ordo ene de la kuratoreca teritorio.

Artikolo 85
1. La taskoj de la Unuiĝintaj Nacioj rilate la kuratorecajn teritoriojn por ĉiuj regionoj ne nomatajn strategiaj, inkluzive de la permeso de la kuratorecaj traktatoj kaj iliaj ŝanĝoj kaj kompletigoj, estas prizorgataj de la Ĝenerala Asembleo.
2. Ĉe la plenumado de tiuj taskoj la Ĝenerala Asembleo
estas subtenata de la Kuratoreca Konsilantaro kiu agas sub ĝia aŭtoritato.

Ĉapitro XIII ‒ La Kuratoreca Konsilantaro
Konsisto

Artikolo 86
1. La Kuratoreca Konsilantaro konsistas el la sekvaj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj:
a) la membroj, kiuj administras kuratorecajn teritoriojn;
b) la membroj nome listigitajn en la artikolo 23, en la mezuro en kiu ili ne administras kuratorecajn teritoriojn;
c) tiom da pliaj membroj elektitajn de la Ĝenerala Asembleo por po tri jaroj, kiom necesas por ke la Kuratoreca Konsilantaro konsistu entute duone el membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj administras kuratorecajn teritoriojn, kaj duone el tiaj kiuj ne administras tiajn.
2. Ĉiu membro de la Kuratoreca Konsilantaro nomumas aparte taŭgan personon kiel sian reprezentanton en la Kuratoreca Konsilantaro.

Taskoj kaj rajtoj

Artikolo 87
La  Ĝenerala  Asembleo  kaj  sub ĝia aŭtoritato la Kuratoreca Konsilantaro povas ĉe plenumado de siaj taskoj
a) kontroli raportojn deponitajn de la administra potenco;
b) akcepti petojn kaj ekzameni ilin en konsultado kun la administra potenco;
c) instigi al regulaj vojaĝoj al la kuratorecaj teritorioj, kies dato estas interkonsentota kun la administra potenco;
ĉ) [alilingve: d)] fari tiujn kaj aliajn disponojn en kongrueco kun la kuratorecaj traktatoj.

Artikolo 88
La Kuratoreca Konsilantaro ellaboras demandaron pri la politika, ekonomia, socia kaj eduka progreso de la loĝantoj de ĉiu kuratoreca teritorio; la administra potenco de ĉiu kuratoreca teritorio, por kiu kompetentas la Ĝenerala Asembleo, faras al tiu surbaze de la demandaro ĉiujaran raporton.

Voĉdonado

Artikolo 89
1. Ĉiu membro de la Kuratoreca Konsilantaro havas unu voĉon. 2. Decidoj de la Kuratoreca Konsilantaro bezonas la plimulto de la ĉeestantaj kaj voĉdonantaj membroj.

Proceduro

Artikolo 90
1. La Kuratoreca Konsilantaro donas al si regularon; en tiu ĝi reguligas ankaŭ la proceduron por la elekto de ĝia prezidanto.
2. La Kuratoreca Konsilantaro kunvenas laŭbezone laŭ sia regularo; en tiu estas reguligenda ankaŭ la kunvokado al kunvenoj laŭ peto de la plimulto de ĝiaj membroj.

Artikolo 91
La Kuratoreca Konsilantaro uzas laŭokaze la subtenon de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro kaj de la apartaj organizaĵoj ĉe aferoj, pri kiuj ili kompetentas.

Ĉapitro XIV ‒ La Internacia Kortumo

Artikolo 92
La Internacia Kortumo estas la ĉefa juĝa organo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi plenumas siajn taskojn laŭ la apudmetita statuto, kiu baziĝas sur la Statuto de la Konstanta Internacia Kortumo kaj estas parto de tiu ĉi Ĉarto.

Artikolo 93
1. Ĉiuj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj estas senpere kontraktantoj de la statuto de la Internacia Kortumo.
2. Ŝtato, kiu ne estas membro de la Unuiĝintaj Nacioj, povas fariĝi kontraktanto de la statuto de la Internacia Kortumo laŭ kondiĉoj, kiujn fiksas la Ĝenerala Asembleo ĉiufoje laŭ rekomendo de la Konsilantaro pri Sekureco.

Artikolo 94
1. Ĉiu membro de la Unuiĝintaj Nacioj devontigas sin obei, ĉe ĉia disputo en kiu ĝi estas partio, la decidon de la Internacia Kortumo.
2. Se disput-partio ne obeas la devojn el verdikto de la Kortumo, la alia partio povas turni sin al la Konsilantaro pri Sekureco; tiu povas, se ĝi konsideras tion necesa, doni rekomendojn aŭ decidi disponojn, por efektivigi la verdikton.

Artikolo 95
Tiu ĉi Ĉarto ne ekskludas, ke membroj de la Unuiĝintaj Nacioj surbaze de ekzistantaj aŭ estontaj traktatoj taskas la solvadon de siaj disputoj al aliaj kortumoj.

Artikolo 96
1. La Ĝenerala Asembleo aŭ la Konsilantaro pri Sekureco povas mendi pri ĉia jura afero ekspertizon de la Internacia Kortumo.
2. Aliaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de apartaj organizaĵoj povas kun respektiva rajtigo fare de la Ĝenerala Asembleo ankaŭ mendi ekspertizon de la Kortumo pri juraj demandoj, kiuj stariĝas en sia agadokampo.

 Ĉapitro XV ‒ La Konsilantaro pri Sekureco

Artikolo 97
La Konsilantaro pri Sekureco konsistas el la Ĝenerala Sekretario kaj la ceteraj dungitaj bezonataj de la organizaĵo. La Ĝenerala Sekretario estas nomata de la Ĝenerala Asembleo, laŭ rekomendo de la Konsilantaro pri Sekureco. Li estas la plej alta administra oficisto de la organizaĵo.

Artikolo 98
La ĝenerala sekretario oficas en tiu eco ĉe ĉiuj kunsidoj de la Ĝenerala Asembleo, de la Konsilantaro pri Sekureco, de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro kaj de la Kuratoreca Konsilantaro kaj plenumas ĉiujn ceterajn taskojn pri kiuj taskas lin tiuj organoj. Li raportas al la Ĝenerala Asembleo ĉiujare pri la agado de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 99
La Ĝenerala Sekretario povas atentigi la Sekureco-Konsilantaro pri ĉia afero, kiu laŭ lia konsidero povas endanĝerigi la konservadon de la mondpaco kaj de la internacia sekureco.

Artikolo 100
1. La Ĝenerala Sekretario kaj la ceteraj oficistoj ne rajtas, ĉe la plenumado de siaj devoj, peti nek akcepti instrukciojn de registaro aŭ de aŭtoritato ekster la Unuiĝintaj Nacioj. Ili devas rezigni ĉian agon kiu povus kompromiti ilian funkcion kiel internaciaj oficistoj respondecaj nur al la Unuiĝintaj Nacioj.
2. Ĉiu membro de la Unuiĝintaj Nacioj devontigas sin respekti la ekskluzive internacian karakteron de la respondeco de la Ĝenerala Sekretario kaj de la ceteraj oficistoj kaj ne provi influi ilin ĉe la plenumado de siaj taskoj.

Artikolo 101
1. La oficistoj estas nomumataj de la Ĝenerala Sekretario kongrue kun reguloj kiujn dekretas la Ĝenerala Asembleo.
2. Al la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro, al la Kuratoreca Konsilantaro kaj laŭnecese al aliaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj estas donataj taŭgaj konstantaj oficistoj. Ili apartenas al la Sekretariejo.
3. Ĉe dungo de la oficistoj kaj la regulado de ilia ofica rilato estas decida la vidpunkto ke necesas certigi plej altan gradon da laborkapablo, de faka taŭgeco kaj de honesteco. La cirkonstanco, ke gravas fari la elekton de la oficistoj sur laŭeble larĝa geografia bazo, estas dece konsiderenda.

Ĉapitro XVI ‒ Diversaĵoj

Artikolo 102

1. Ĉiu traktato kaj ĉiu interŝtata interkonsento kontraktita de iu ajn Membro de Unuiĝintaj Nacioj post la ekvalido de ĉi tiu Ĉarto estos kiel eble plej baldaŭ registrita ĉe la Sekretariato kaj de ĝi publikigita.

2. Neniu partio de traktato aŭ interŝtata interkonsento, kiu ne estas registrita konforme al la reguloj de paragrafo 1de ĉi tiu Artikolo povas alvoki tiun traktaton aŭ interkonsenton antaŭ iu ajn organo de Unuiĝintaj Nacioj


Artikolo 103

En kazo de malakordo inter la devoj de la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj laŭ ĉi tiu Ĉarto kaj iliaj devoj laŭ iu ajn alia interŝtata interkonsento, iliaj devoj laŭ ĉi tiu Ĉarto superregas.

Artikolo 104
La Organizaĵo ĝuas sur la teritorio de ĉiu Membro tiun juran kapablon kiun ĝi bezonas por plenumi siajn funkciojn kaj atingi siajn celojn.


Artikolo 105
1. La Unuiĝintaj Nacioj ĝuas en la suvereneca teritorio de ĉiu membro la prerogativojn kaj imunecojn necesajn por la realigo de ĝiaj celoj.
2. La reprezentantoj de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj oficistoj de la Unuiĝintaj Nacioj ĝuas ankaŭ la prerogativojn kaj imunecojn kiuj ili bezonas por povi plenumi siajn taskojn lige kun la Unuiĝintaj Nacioj en tuta sendependeco.
3. La Ĝenerala Asembleo povas doni rekomendojn por detale reguligi la aplikadon de la alineoj 1 kaj 2, aŭ ĝi povas proponi al la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj interkonsenton por tiu celo.

Ĉapitro XVII ‒ Transiraj disponoj koncerne la sekurecon

Artikolo 106
Ĝis kiam la ekvalido de apartaj interkonsentoj de la speco indikitaj en la artikolo 43 kapabligas la Sekurec-Konsilantaron laŭ ties konsidero komenci la plenumadon de la respondecoj atribuitaj al ĝi en artikolo 42, la partioj de la deklaro de la kvar potencoj kaj Francio subskribitan la 30-an de oktobro 1943 en Moskvo konsultas sin reciproke laŭ alineo 5 de tiu deklaro kaj laŭokaze aliajn membrojn de la Unuiĝintaj Nacioj, por komune fari ĉiujn eble necesajn disponojn por konservi la mondpacon kaj la internacian sekurecon en la nomo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 107
Disponoj, kiujn la por tio respondecaj registaroj faras aŭ permesas kiel sekvon de la Dua Mondmilito koncerne iun ŝtaton kiu dum tiu milito estis malamiko de la ŝtato subskribinta de tiu ĉi Ĉarto, estas per tiu ĉi Ĉarto nek eksvalidigitaj nek malpermesitaj.

Ĉapitro XVIII ‒ Ŝanĝoj

Artikolo 108
Ŝanĝoj de tiu ĉi Ĉarto ekvalidas por ĉiuj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiam ili estas akceptitaj per du-triona plimulto de la membroj de la Ĝenerala Asembleo kaj ratifitaj de du trionoj de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj inkluzive de ĉiuj konstantaj membroj de la Sekurec-Konsilantaro laŭ la konstitucia juro.

Artikolo 109
1. Por revizii tiun ĉi Ĉarton povas kunveni Ĝenerala Konferenco de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj; dato kaj loko estas fiksotaj per decido de du-triona plimulto de la membroj de la Ĝenerala Asembleo kaj per decido de naŭ ajnaj membroj de la Sekurec-Konsilantaro. Ĉiu membro de la Unuiĝintaj Nacioj havas ĉe la Konferenco unu voĉon.
2. Ĉia ŝanĝo de tiu ĉi Ĉarto, kiu estas rekomendita de la Konferenco per du-triona plimulto, ekvalidas, kiam ĝi estas ratifita de du trionoj de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj inkluzive de ĉiuj konstantaj membroj de la Sekureco-Konsilantaro laŭ la konstitucia juro.
3. Se tia Konferenco ne kunvenis antaŭ la deka jarkunveno de la Ĝenerala Asembleo post ekvalido de tiu ĉi Ĉarto, la propono kunvoki tian Konferencon estas metota sur la tagordon de tiu jarkunveno; la Konferenco okazas, se tio estas decidita per decido de la plimulto de la membroj de la Ĝenerala Asembleo kaj per decido de sep ajnaj membroj de la Sekurec-Konsilantaro.

Ĉapitro XIX ‒ Ratifo kaj subskribo

Artikolo 110
1. Tiu ĉi Ĉarto bezonas la ratifon de la subskribintaj ŝtatoj laŭ ties konstitucia juro.
2. La ratifo-dokumentoj estas deponataj ĉe la registaro de Usono; tiu sciigas ĉiun deponon al ĉiuj subskribintaj ŝtatoj kaj al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, ekde kiam li estas nomumita.
3. Tiu ĉi Ĉarto ekvalidas, ekde kiam la Respubliko Ĉinio, Francio, Sovetunio, Britio kaj Usono kaj la plimulto de la aliaj subskribintaj ŝtatoj estas deponintaj la ratifajn dokumentojn. La registaro de Usono faros tiam protokolon pri la deponado de la ratifaj dokumentoj, de kiu ĝi transdonas kopiojn al ĉiuj subskribintaj ŝtatoj.
4. La subskribintaj ŝtatoj de tiu ĉi Ĉarto, kiuj ratifos ĝin post ĝia ekvalido, fariĝas en la tago de la depono de sia ratifo-dokumento originaj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 111 
Tiu ĉi Ĉarto, kies ĉina, franca, rusa, angla kaj hispana tekstoj estas egale aŭtentikaj , estas deponota en la arĥivo de la registaro de Usono. Tiu transdonas dece legitimitajn kopiojn al la registaroj de la ceteraj subskribintaj ŝtatoj.

TION DOKUMENTANTE la reprezentantoj de la registaroj de la Unuiĝintaj Nacioj subskribis tiu ĉi Ĉarton. OKAZINTA en la urbo San-Francisko la 26-an de junio 1945.