KODO DE HAMURABO

Hamurabo estis babilona reĝo, ĉirkaŭ 1700 jaroj a.K.  Li estas konata pro sia leĝaro, kompilaĵo de ekzistantaj leĝoj en la babilona regiono.  Tiu kodo, kies preskaŭ kompleta teksto estis retrovita en la komenco de la 20-a jarcento, restis bazo de la tiea juĝsistemo dum pluraj jarcentoj post la disfalo de la regno de Hamurabo.

Kvankam ĉi tiu reĝo estas nomo menciata en ĉiuj enciklopedioj, la tekstoj de lia fama kodo apenaŭ troveblas. Tiun mankon konstatis Tom Arbo Høeg (1926-1992), norvega juristo kaj bibliotekisto.  Jam tradukinte kelkajn similajn juran tekstojn esperanten, li tradukis ankaŭ la Kodon de Hamurabo. Je lia morto, la traduko estis preta. Lia kuntradukanto, Odd Tangerud (1919-2010), kompletigis la verkon per notoj, indkso, ktp.  

La Esperanto-traduko estas bazita sur aliaj tradukoj, ĉefe sur la norvega traduko de Arvid S. Kapelrud el 1943. La kodo precipe gravas, ĉar ĝi estas unu el la plej malnovaj skribitaj civilaj regularoj. Laŭ nunaj normoj la preskribitaj punoj ofte aspektas kruelaj, sed la nura fakto, ke reguloj ekzistis kaj estis aplikataj, donis juran protekton ankaŭ al malfortuloj en socio militista kaj agrikultura.