Ordinara membro devas esti profesia juristo aŭ posedi universitatan aŭ ekvivalentan diplomon pri Juro.
Membro-studento devas studi por atingi diplomon pri Juro.
Membro-staĝanto devas staĝi en jura profesio.
Membro-korespondanto devas utile kunlaboradi kun la asocio, ĉu en esperanto, ĉu alilingve, jen laŭ invito de la asocio.
Kotizoj
La jara kotizo kostas 7 eŭrojn, se vi loĝas en iama socialisma lando de Orienta Eŭropo, Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko aŭ Latin-Ameriko.
Se vi loĝas en alia lando la jara kotizo estas 14 eŭroj.
Membro-studentoj kaj membro-staĝantoj pagas nenion.
Kie pagi ?
Eblas pagi al UEA-konto ejax-r (pri pagmaniero viud en la Jarlibro de UEA aŭ vizitu www.uea.org). Ankaŭ oni povas aboni la jaran kotizon rekte, okaze de la ĝenerala asembleo, okazanta ĉiu-jare kadre de la universala kongreso de Esperanto.
Se kotizi kaŭzus al vi transpagajn aŭ ekonomiajn malfacilojn, bv. kontakti kun la sekretario de la asocio.