PREZIDANTO
MIGUEL FARIA DE BASTOS.
Portugalo. Li estas advokato de la Ordono de Advokatoj de Angolo kaj ankaŭ de Portugalio. Li estas honora prezidanto de la Portugala Esperanto-Asocio kaj membro de lingvaj, kulturaj kaj homrajtaj asocioj. Li estas aŭtoro de la libro “Timoro, la plej granda ekstermejo en la mondo”, (1998), ankaŭ kun versio en la portugala lingvo.
SEKRETARIO - KASISTO
JOSE M. RODRIGUEZ HERNANDEZ
Hispano. Li estas advokato en la jur-servo de la hispana administracio. Li estas membro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, eseisto pri la historio de E-movado en Andaluzio kaj ĉefredaktoro de la revuo Gazeto Andaluzia.
SENOFICA ESTRARANO
ŚWIĘTOSŁAW FORTUNA
Polo. Li estas jura konsilisto. Kiel laboranta emerito li kondutas la propran juran kancelarion en Kalisz kaj ankaŭ estas membro de advokata kancelario. Samtempe li estas la membro de Grandpoluja Ĉambro de Juraj Konsilistoj en Poznań. En pasinteco li agadis kiel vicdekano de tiu ĉi Ĉambro.