Eŭropa Unio, paŝon post paŝo 


La aŭtoro de la libro estas universitata profesoro en la Universitato de Valladolid en Hispanio, kie ŝi fakis pri Internacia Publika Juro.  

En la libro ŝi paŝon post paŝo priskribas la historion de Eŭropa Unio, ĝiajn instituciojn, leĝaron, okazintajn reformojn, la eksteran agadon kaj defiojn de la 21-jarcento. Ŝi faras lerte kaj profesie, atentigante pri diferencoj, substrekante ĉefajn evolutendencojn kaj rimarkigante pri mankoj.  Ŝi sendube estas apoganto de la eŭropa integriĝo, do ĉia stagnado tiudirekte estas konsiderata kiel eraro korektenda. Tamen ŝi permesas al si nek iun ajn propagandon, nek vantan babiladon entute.