Inter la jaroj 1967 kaj 1987 oni eldonis la prestiĝan revuon “Internacia Jura Revuo” fare de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj.  Ekde la jaro 1997 aperas “Jura Tribuno Internacia”, eldonita unue de Esperanta Jura Asocio kaj poste de Internacia Jurista Esperanto-Asocio. 

Iom post iom ni aperigos ene de ĉi tiu sekcio ĉiujn numerojn eldonitajn .  Same, ni ordigos la riĉan kolekton de ambaŭ publikigaĵoj en indekso. Do, ni invitas al Vi viziti ofte ĉi tiun paĝon.