Kio estas la Internacia Jurista Esperanto-Asocio ?

( …kaj ankaŭ iom da historio)

Internacia Societo de Esperantistaj Juristoj . 1906

Dum la Universala Kongreso en Ĝenevo en 1906 esis fondita Internacia Societo de Esperantistaj Juristoj, ties celoj estis krei internaciajn aferajn rilatojn inter juristoj per Esperanto, labori per Esperanto por la evoluo de la internacia kaj kompara kuro kaj verki juran terminaron en Esperanto.  Prezidis tiu societo advokato Alfred Michaux, el Boulogne-sur-Mer, ĝia organo estis La Revuo. La societo havis siajn kunvenojn dum la universalaj kongresoj.  ISEJ eldonis kelkajn jarlibrojn kaj en 1932 germana-esperantan juristan vortaron.

 Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj . 1957

En la jaro 1957 dum la Universala Kongreso en Marseille, oni fondis la Internacian Esperantistan Asocion de Juristoj, kies motoro kaj prezidanto estis la D-ro Ivo Lapenna.  IEAJ eldonis de la jaro 1966 ĝis 1987 la fakan revuon Internacia Jura Revuo.
IEAJ ankaŭ eldonis prestiĝajn librojn kaj tradukis internaciajn traktatojn en esperanton, inter ili la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj kaj Statuto de la Internacia Kortumo.  

 

Esperanta Jura Asocio  . 1992 

 Internacia Jurista Esperanto-Asocio . 2017

Post la malapero de IEAJ, kelkaj juristoj parolantaj la internacian lingvon decidis krei novan asocion, temas pri Esperanta Jura Asocio, fondita en la jaro 1992.  Ĉi tiu asocio ŝanĝis sian nomon kaj aprobis novajn statutojn en la jaro 2017, kaj nuntempe esperantistaj juristoj renkontiĝis ene de la Internacia Jurista Esperanto-Asocio IJEA.